Teopaskismo

Teopaskismo estas vorto grekdevena el θεός theos, «Dio», kaj πάσχω, «submetiĝi», «elteni», «suferi», kiu konkrete signifas «Dio esta tuŝata», aŭ «Dio estas submetita al provoj, al ŝanĝoj», aŭ pli simple «Dio suferas». La vorto do indikas la paradoksan konsekvencan eltiritan de iuj teologoj de la kristana doktrino de Enkarniĝo de Dio: Ĉu Dio, homfarita, suferas la modifojn kaj ŝanĝojn, suferojn tiajn kiajn kuntrenas la homa sorto? La problemo estiĝas se oni allasas ke Jesuo Kristo, la Hom-Dio, havas unusolan «naturon» (difinitan “dia” aŭ “homa-dia”): estas la kazo de Monofizitismo; tio okazas ankaŭ se oni, eĉ kredantaj je la du naturoj en Jesuo, distingitaj kaj ne konfuzitaj (tiu homa kaj tiu dia), allasas ankaŭ la «Communicatio idiomatum» (Interkomunikado de la prerogativoj, nome ke la estante Jesuo unusola persono, licas atribui la apartaĵojn, nome, idiomata, de ĉiu «naturo» al la alia «naturo»): tio videblas, sed en alia teologia kampo, kiam la Koncilio de Efeso (431) proklamis la Virgulinon Marian Patrino de Dio (Theotokos).

Oni komprenas ke en tiu dua kazo ne temas pri miksaĵo de la atributoj, sed pri metaforaj piaj esprimoj ĉar Dio ne povas suferi kaj ŝanĝi estante la posedanto de la tuta perfekteco de la esto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search